Ni normale renkontiĝas unufoje ĉiumonate en loka kafejo. Tio ĉi nomiĝas nia "Kafkuniĝo". Ni tutsimple renkontiĝas, trinkas kafon, manĝas, kaj parolas Esperanton. Ĉiuj Esperantistoj estas bonvenaj, kaj spertuloj kaj ankaŭ komencantoj. Ankaŭ ĉiuj novuloj kiuj interesiĝas pri niaj lingvo kaj kulturo, aŭ kiuj havas demandojn aŭ volas ricevi pli da informoj, estas bonvenaj.
Niaj kafkuniĝoj estas en la mezo de Vaŝingtono, sur Kapitola Monteto, en la kafejo "Cosi". Ĝi estas proksima al Metro-stacio "Capitol South" sur la Oranĝa kaj Blua Linioj. La plena adreso estas: Cosi (Capitol Hill), 301 Pennsylvania Ave. SE, Washington, DC 20003. Normale ni renkontiĝas unu dimanĉon monate je la 14.00-a (je la dua posttagmeze). Foje la dato ŝanĝiĝas, sed vi ĉiam vidos la daton de la venonta renkontiĝo ĉi tie.
Jen informoj kiel atingi nian renkontlokon.
Ni ĝojos vidi vin tie!
Por scii kiam niaj kafkuniĝoj okazos, kaj ankaŭ por lerni pri niaj specialaj eventoj (tiuj kiuj ne estas niaj kutimaj kafkuniĝoj, kaj por pli specifikaj detaloj, rigardu la malsuban fenestron, aŭ sekvu la diskutojn je: