READ THIS PAGE IN ENGLISH
Reguloj de Tiu ĉi Retpaĝaro
-
Tiu ĉi retpaĝaro estas por la grupo Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Ĝi dokumentas niajn agadojn sole, ne la personajn agadojn de ĝiaj membroj. Niaj blogoj, paĝoj sur sociaj retoj, kaj nia retpoŝtlisto informas niajn membrojn kaj interesatojn pri niaj agadoj kaj helpas kun la planado de ili. Ĝi ne taŭgas por politikaj debatoj, insultado, ktp.
- La oficiaj lingvoj de tiu ĉi retpaĝaro (kaj de niaj blogoj, paĝoj en sociaj retoj, ktp) estas kaj Esperanto kaj la angla. Kie eblas, enhavo aperu ambaŭlingve, aŭ kie tio ne estas praktika, en almenaŭ unu el tiuj ĉi lingvoj.
- Spamo kaj insultoj aŭ fikomentoj de ĉiu tipo (inkluzive de mokoj de niaj membroj aŭ de Esperanto) aŭ pri religiaj grupoj aŭ rasoj ne estos tolerataj ĉi tie.
- La estraro (Jim Ryan, David Dougherty, kaj Emil Volcheck) decidos kio estas akceptebla kaj kio ne. Niaj decidoj estas finaj.
- Se vi deziras ke ni kreu ligilon al via retpaĝaro, aŭ informu niajn membrojn pri via ttt-ejo aŭ Esperanto-agadoj, vi povas peti nin, kaj ni ĝojos fari tion se tio estas praktika.
- Se vi estas membro de nia Societo kaj volas aperi en niaj paĝoj (aŭ, kiel estas praktike, en niaj galerioj en Facebook aŭ Ipernity), bonvolu kontakti nin, kaj ni plezure inkluzivos vin.
- La Esperanto-Societo de Vaŝingtono ne respondecas pri la enhavo de eksteraj aŭ ligitaj serviloj aŭ blogoj. Ni nur provas ĝisdatigi la ligilojn. Sed se al ni mankis io, kion ni inkluzivu, aŭ faris eraron en nia memstara ttt-ejo, bonvolu kontakti nin. Ni nur povas pliboniĝi kun via helpo.
Reiru al la ĉefpaĝo