READ THIS PAGE IN ENGLISH
Enkonduko al Esperanto
Esperanto estas unu de la plej bonaj ideoj de la mondo -- inspirita sintezo de kelkaj grandaj lingvoj, kun regula gramatiko kaj prononcado, kiu povas servi kiel komuna lingvo por la tuta homaro.
Lingvistoj taksas ke oni povas ellerni Esperanton en frakcio de la tempo bezonata por ellerni iun nacian lingvon. La kialoj estas multaj:
- Unu litero, unu sono -- ĉiu litero ĉiam prononciĝas en la sama maniero. La akcento ĉiam estas je la antaŭlasta silabo. Estas neniom da esceptoj. Tio ne nur faciligas la lernadon de Esperanto, sed la lingvo ankaŭ sonas tre agrable. Ekzemple, la poemo de Edgar Allen Poe "La Korvo" sonas eĉ pli hante bela en Esperanto ol en la angla. (Venu al unu el niaj renkontiĝoj por aŭdi ĝin de ni).
- La vortoj de Esperanto devenas de multaj gravaj lingvoj por plifaciligi la lernadon -- parolantoj de malsamaj lingvoj ĉiam trovas multe da vortoj kiujn ili facile povas rekoni.
- La gramatiko de Esperanto estas la plej facila kiu eblas. Ĝi baziĝas sur nur 16 reguloj -- ankaŭ sen ekceptoj. Ekzemploj de tiuj ĉi reguloj estas:
- Gramatikaj specoj de vortoj indikiĝas per terminaĵoj. Ekzemple, ĉiuj nomoj terminas en "o", adjektivoj en "a", adverboj en "e", ktp.
- Esperanto uzas bone organizitan sistemon de afiksoj -- interŝanĝeblaj prefiksoj kaj sufiksoj kiuj malpligrandigas la kvanton da vortoj kiujn oni devas lerni.
Origino de Esperanto
L.L. Zamenhof (1859-1917)
Esperanto estis inventata en la jaro 1887 de talenta homama intelektulo, Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiu mem havis tre internacian genealogion -- li estis germandevena judo loĝanta en la nuntempa Pollando (tiam cara Rusio), apud la landlimo de Litovio, edukiĝinta en la litova juda tradicio.
En lia hejmurbo de Bialistoko kvar denaskaj lingvoj -- la pola, la rusa, la germana, kaj la jida, konkuris por loka supereco, plimalbonigante la jam fortajn maltrankvilecon inter la etnaj grupoj. Do Bialistoko estis perfekta mikrokosmo de la mondo kiun Zamenhof volis helpi resanigi.
Zamenhof inspiriĝis krei facilan, logikan duan lingvon kiun ĉiuj povus lerni kaj uzi profite. Kiam li aĝis 27, lia projekto pretis esti montrata al la mondo. La nova lingvo kreskiĝis rapide, kaj ekde la jarcentŝanĝiĝo jam havis internacian sekvantaron. En la jaro 1905 la movado estis preta por ĝia unua internacia kongreso -- kiu iĝis ĉiujara evento.
Malgraŭ la regresoj de du mondmilitoj kaj la obstakloj de naciismo kaj skeptikismo, Esperanto kontinuas progresadi. En la jaro 1987 la plej granda grupo de Esperantistoj en la tuta historio kuniĝis en Varsovio por festi la centjariĝon de la lingvo, Hodiaŭ tutmonde parolas kaj ĝojas tiun ĉi genian lingvon milionoj da homoj.
Reiru al la ĉefpaĝo