Vi estas en la retpaĝaro de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Se vi loĝas en la regiono de Vaŝingtono, DK, Usono kaj jam scipovas Esperanton, ĉi tie vi povas trovi niajn membrojn kaj legi pri niaj agadoj. Se vi ankoraŭ ne parolas Esperanton, eble ni povos helpi al vi lerni ĝin.
Se nun estas via unua renkonto kun la Internacia Lingvo Esperanto, bonvenegon! Vi eble volas lerni iomete aŭ multe pri tiu ĉi tre interesa lingvo kaj la fascina internacia kulturo ĉirkaŭ ĝi. Aŭ eble vi eĉ deziras provi lerni la lingvon. Ni esperas ke vi faras tion, ĉar vi ja trovos Esperanton la plej plezurdonantan lingvon kiun vi iam ajn studis. Esperanto estas vasta mondo por esplori! Bonvolu legi sube pri la lingvo kaj pri nia klubo.